Organizantoj
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kune kun la aktivuloj de BAFE
(Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj), sekcio de IFEF
(Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) organizas la 74an
IFEF-kongreson en Antverpeno.
Michèle De Meyere organizas la postkongreson en Valonio.
En 1964 jam okazis IFEF-kongreso en Bruselo kaj en 1983 en Ostendo.
La kongresurbo Antverpeno>
Ĝi estas la plej granda urbo en Flandrio, la norda nederland-lingva
parto de Belgio.
Temas pri urbo kun vizitinda historia centro, granda haveno kaj belega ĉefstacidomo.
La kotizoj
La kotizoj por la aliĝo aplikas la saman distingon inter A-landanoj
kaj B-landanoj kiel la Universalaj Kongresoj de UEA.
Membroj de IFEF/BAFE ricevas konsiderindan rabaton.
La prezojn por la loĝado, la manĝoj, la ekskursoj kaj la postkongreso ni komunikos
aŭtune 2022 en la dua informilo ĉar la prezoj por 2023 ankoraŭ ne
estas fiksitaj.
La aliĝilo kaj la mendiloj por loĝado, manĝoj, ekskursoj kaj postkongreso estos haveblaj en la kongresa retejo kaj
mendeblaj en papera formo ĉe la organizantoj:
info@ifef2023.net
La kongresejo
Ĝi situas en la historia centro de Antverpeno je dudekminuta
promendistanco de la centra stacidomo.
Temas pri moderna junulargastejo kun komfortaj dormoĉambroj kaj agrablaj kunvensalonoj.
Por partoprenantoj kiuj frue aliĝas kaj restos dum la tuta
kongreso, la organizantoj rezervis kvanton da dulitaj kaj kvarlitaj ĉambroj.
Ankaŭ manĝoj trifoje tage estas mendeblaj.
LKK aperigos liston kun apudaj hoteloj. La partoprenantoj devos mem mendi
ĉambron en la hoteloj.
La kongresa programo
La temo de la kongreso estas ‘Transporto kaj daŭripova evoluigo’.
Ĝin traktos prelegoj kaj diskutgrupoj.
Ne povas manki la fakprelegoj de IFEF pri fervojaj temoj.
Speciala kunveno de la projektgrupo de Erasmus+ VERDEN okazos dum la kongreso.
Ni provos organizi ampleksan libroservon.
Ni invitas partoprenantojn ĝustatempe informi la organizantojn pri intenco partopreni kaj eventuale
kontribui al la programo.
Provizora programo
Sabato 6 majo | | Alveno kaj akcepto. Interkona vespero. |
Dimanĉo 7 majo | mateno: | Solena inaŭguro kun komuna foto. |
| posttagmezo: | Vizito de la urbo kaj de la centra stacidomo |
| vespero: | Prelego pri Antverpeno kaj Flandrio kun popola muziko |
Lundo 8 majo | mateno: | Plenkunsido / Esperantokursoj |
| posttagmezo: | Kunsido de la Faka Komisiono kaj prelegoj / Esperantokursoj |
| vespero: | La venonta kongreso sin prezentas |
Mardo 9 majo | mateno: | Ĉefaj fakprelegoj kaj aliaj prelegoj/Espersntokursoj |
| posttagmezo: | Faka ekskurso al Trainworld en Schaarbeek. |
| vespero: | Kultura vespero |
Merkredo 10 majo | | Tuttaga ekskurso per buso al la haveno de Antverpeno kaj al la
muzeo de la vaporfervojo en Maldegem. Ni veturos tie per vaportrajno. |
| vespero: | Kultura vespero |
Ĵaŭdo 11 majo | mateno: | Atelieroj kaj Esperantokursoj |
| posttagmezo: | Movadaj aferoj kaj Solena Fermo |
| vespero: | Adiaŭa vespero |
Vendredo 12 majo | | Forveturo al la postkongreso en Charleroi |
Pliaj informoj:
info@ifef2023.net
Kiel alveni?
El la flughavenoj Zaventem kaj Charleroi ekzistas rektaj trajnlinioj al
Antverpeno.
Trajnoj el Parizo, Bruselo kaj Amsterdamo haltas en
Antverpeno.
Postkongreso
Ĝi okazos en Valonio de vendredo la 12a de majo ĝis dimanĉo la 14a de
majo.
La partoprenantoj povos per rekta trajno vojaĝi
vendredomatenon de Antverpeno al Charleroi (Karloreĝo).
Jen la programo kun tri ekskursoj:
- Vendredon la 12an de majo: vizito de “le Bois du Cazier” en
Marcinelle.
- Sabaton la 13an de majo: vizito al Namur.
- Dimanĉon la 14an de majo: vojaĝo per la trajneto de la tri valoj en
Mariembourg kaj vizito al la muzeo de la vaporfervojo en Treignes.
La partoprenantoj loĝos en la junulargastejo de Charleroi kiu situas tuj
apud la stacidomo. Aliĝi oni devus fari ĝis la fino de 2022.
laste adaptita la 2-a de majo 2022